* Stöd lernu!
lernu! fungerar tack vare ditt stöd.

Logga in

Kom ihåg mig

ORDLISTAN VORTARO*

För att öppna ordlistan, klicka på knappen ovan. Förklaringar om hur ordlistan används finns under "Hjälpsidor".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Hjälp: * ?

CHATTEN TUJMESAĜILO*

Med chatten kan du prata med andra lernu!-användare. För att starta chatten, tryck på en av knapparna ovan. Mer information finns under "Hjälpsidor".

Regler * *


/ Bibliotek /

Ordspråk

[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]
  1. Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.
  2. Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.
  3. Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.
  4. Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo.
  5. Saĝa hundo post la vundo.
  6. Saĝa kapo duonvorton komprenas.
  7. Saĝa scias, kion li diras, -- malsaĝa diras, kion li scias.
  8. Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.
  9. Saĝo abunda, sed ne profunda.
  10. Saĝo barbon ne atendas.
  11. Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.
  12. Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.
  13. Sako malplena sin rekte ne tenas.
  14. Sako ne sonas -- amiko ne konas.
  15. Sako ne sonas, -- amiko ne konas.
  16. Sakon kun truo vi neniam plenigos.
  17. Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
  18. Saltadi el unua al deka.
  19. Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.
  20. Sama gento, sama sento.
  21. Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.
  22. Sango bolas, juneco petolas.
  23. Sango komuna reciproke sin altiras.
  24. Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.
  25. Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
  26. Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
  27. Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.
  28. Sapumi la okulojn.
  29. Sata malsatan ne povas kompreni.
  30. Sata stomako ne lernas volonte.
  31. Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.
  32. Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.
  33. Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
  34. Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
  35. Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
  36. Sciu funde, sed tenu profunde.
  37. Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.
  38. Se amas Dio, prosperas ĉio.
  39. Se amiko petas, li neniam ripetas.
  40. Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas.
  41. Se brulas nenio, fumo ne iras.
  42. Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
  43. Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.
  44. Se decidos la sorto, helpos nenia forto.
  45. Se devigas neceso, faru kun kareso.
  46. Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos.
  47. Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.
  48. Se Dio ordonos, ŝton' lakton donos.
  49. Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.
  50. Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.
  51. Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas.
  52. Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.
  53. Se forestas la suno, sufiĉas la luno.
  54. Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
  55. Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas.
  56. Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
  57. Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.
  58. Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.
  59. Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
  60. Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
  61. Se kalumnio pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
  62. Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.
  63. Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
  64. Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
  65. Se la gasto estas amata, lia servanto ne restas malsata.
  66. Se la gasto meritas, lia hundo profitas.
  67. Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
  68. Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
  69. Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.
  70. Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.
  71. Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.
  72. Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
  73. Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
  74. Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.
  75. Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.
  76. Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.
  77. Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.
  78. Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.
  79. Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.
  80. Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro.
  81. Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.
  82. Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.
  83. Se neniu plendas, neniu defendas.
  84. Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
  85. Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
  86. Se okulo ne vidis, pagas la poŝo.
  87. Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
  88. Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.
  89. Se peko trafas, bastono ekpafas.
  90. Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.
  91. Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.
  92. Se stomako doloras, kapo laboras.
  93. Se unu ne venis, dek ne atendas.
  94. Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.
  95. Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.
  96. Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.
  97. Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.
  98. Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
  99. Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
  100. Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.
  101. Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.
  102. Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.
  103. Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.
  104. Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.
  105. Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos.
  106. Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
  107. Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
  108. Seka panpeco, sed en libereco.
  109. Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.
  110. Sen atendo, sen espero venis mizero.
  111. Sen fajro ne brulas pajlo.
  112. Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
  113. Sen laboro ne venas oro.
  114. Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
  115. Sen mono en urbon ne iru.
  116. Sen mono oni estas nulo, kun mono -- saĝulo.
  117. Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
  118. Sen povo kolero estas ridinda afero.
  119. Sen regalo ne estas balo.
  120. Sen rigardo, sen gardo.
  121. Sen speso unua ne ekzistas la dua.
  122. Senĉesa guto ŝtonon traboras.
  123. Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
  124. Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
  125. Senditon oni aŭskultas ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.
  126. Senfara plendo ne estas defendo.
  127. Senfortuloj longe vivas.
  128. Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
  129. Senkonscie vi agis, -- konscie vi pagos.
  130. Senlaboreco dormon alportas.
  131. Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.
  132. Senlanigu, sed ne senfeligu.
  133. Senlanigu, sed ne senhaŭtigu.
  134. Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
  135. Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.
  136. Serĉi la tagon pasintan.
  137. Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.
  138. Servo al Dio vana ne restas.
  139. Servo ne petita ne estas merita.
  140. Servo postulas reservon.
  141. Sia estas kara pli ol la najbara.
  142. Sia estas kara pli ol najbara.
  143. Sian sorton neniu evitos.
  144. Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
  145. Sidi en amaso da embaraso.
  146. Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.
  147. Sidi kiel muso sub balailo.
  148. Sidi kiel sur pingloj.
  149. Sidi sur pingloj.
  150. Sidu lango malantaŭ la vango.
  151. Sieĝi ies pordon.
  152. Silente!
  153. Silento estas konsento.
  154. Silentu donante, parolu ricevante.
  155. Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.
  156. Sin turni al la poŝo.
  157. Singardeman Dio gardas.
  158. Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
  159. Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.
  160. Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.
  161. Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
  162. Situacio sen eliro.
  163. Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
  164. Sola vojo libera al la fundo rivera.
  165. Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.
  166. Sonorado al li venas, sed de kie -- li ne komprenas.
  167. Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.
  168. Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
  169. Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
  170. Sperta mano ne restas sen pano.
  171. Sperto saĝon akrigas.
  172. Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
  173. Spesmilo vojon trabatas.
  174. Spiko malplena plej alte sin tenas.
  175. Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.
  176. Sprita vorto tentas, nenion atentas.
  177. Staras la morto jam en la korto.
  178. Stari per unu piedo en la tombo.
  179. Stari por iu kiel muro kaj turo.
  180. Stariĝi obstine.
  181. Staris, ekfaris.
  182. Stomako malsata nur pri pano meditas.
  183. Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo.
  184. Streĉi la orelojn.
  185. Streĉiĝi el la haŭto.
  186. Streĉu la okulojn!
  187. Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.
  188. Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
  189. Suferinto pli valoras, ol lerninto.
  190. Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
  191. Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
  192. Superpinte -- nur tuŝinte.
  193. Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
  194. Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
  195. Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.
  196. Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
  197. Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.
  198. Sur leĝa bazo.
  199. Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
  200. Surmeto rompas, komparo trompas.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]

Inledning